Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > k
 

i   j   ĵ   k   l   m  

krokodilo K

kafo. 1 Semgrajno de kafarbo. 2 Trinkaĵo preparita el tiuj rostitaj grajnoj.
kafomaŝino. Komerca aparato, kapabla fari aŭtomate kaj grandakvante kaftrinkaĵon.

kakto. Iu ajn el pli ol mil specioj el centoj da diversaj grupoj sub la familio kaktacoj.
kaktacoj. Plantoj kun karnecaj tigoj kaj branĉoj, kiuj surhavas skvamojn aŭ pikilojn anstataŭ folioj.

kalkuli 1 (ntr). Eldiri la serion de la entjeroj. 2 (tr). Nombri, serĉi la nombron de difinitaj objektoj. 3 (tr). Trovi kvanton, per aritmetiko, matematikaj tabeloj aŭ maŝino, el aliaj donitaj kvantoj. 4 (ntr). Operacii per nombroj, literoj aŭ aliaj matematikaj simboloj, por trovi alian serĉatan nombron aŭ matematikan esprimon. 5 (tr). Meti en ian kategorion; rigardi kiel. 6 (ntr). Fidi iun, konfidi al iu.
kalkulilo. Aparato, kiu helpas la kalkuladon.

kameleono = ĥameleono.

kamelo. Grupo (Camelus) de remaĉantaj mamuloj el la subordo de parhufuloj, kun unu aŭ du ĝiboj sur la dorso, vivantaj en la stepoj.

kamomilo. 1 Grupo (Matricaria L. el kompozitacoj) de unu- kaj dujaraj herboj, el kiuj la plej konata specio (M. chamomilla L.) estas unujara herbo kun detale entranĉitaj folioj, kun blankaj randfloroj, kiuj fine pendas, kaj flavaj diskofloroj, kiuj sidas sur konusforma, kava receptaklo; la planto estas aromhava, precipe la kapituloj, kaj la amara ekstrakto de la floroj (kamomila teo) estas kvietiga kaj ŝvitiga. 2 Infuzo de kamomilo.

kampanulo. Grupo (Campanula L. el kampanulacoj) de unu- du- kaj plurjaraj herboj kun blanka latekso, kun kvinnombraj floroj kun gamopetala, plej ofte kloŝforma korolo; pluraj specioj ĝardene kultivataj; = kloŝfloro.

kandelo. 1 Lumigilo, konsistanta el cilindra seba, stearina aŭ vaksa maso, ĉirkaŭanta meĉon. 2 Tia lumigilo el vakso, uzata en la kristana liturgio. 3 Certa fiksita unuo de lum-intenseco.
kandelingo. Ingo, en kiu oni fiksas kandelon.

kanguruo. Komuna nomo por la saltantaj aŭstraliaj marsupiuloj kun tre longaj postaj kruroj.

kankro. 1 Dekpieda, ĝis 10 cm longa krustulo, vivanta en nesala akvo, konebla per longa pinto inter la okuloj; tre bongusta; = astako (Potamobius astacus). 2 (majuskle) Konstelacio en la norda parto de ekliptiko (Cancer). 3 (majuskle) Signo de la kvara domo de la zodiako, en kiu la suno trapasas de la 22a de Junio ĝis la 23a de Julio.

kapreolo. Remaĉanta mamulo el la subordo de parhufuloj, fam. de cervedoj, malpligranda ol cervo (Capreolus).

karoto. 1 Dujara herbo (Daucus carota L. el umbeliferacoj) kun multope dividantaj folioj havantaj lancetformajn pintajn lobetojn kaj kun semoj surhavantaj rigidajn haregojn; vario (D. carota var. sativa) estas alte ŝatata legomo, kulturata en multaj kulturvarioj, ĉe kiuj la dika, fragila ruĝa pivotrakido estas manĝata kruda aŭ kuirita. 2 La manĝebla radiko de karoto.

karto. Pli-malpli granda folio el dika papero aŭ kartono, diversacele uzata: 1 Kartonfolieto, de kiu unu flanko estas uzata por korespondo sub malpli alta tarifo, ol letero. 2 Kartonfolieto, oficiala aŭ ne, surhavanta presitajn aŭ manskribitajn indikojn, kaj uzata kiel legitimilo aŭ rajtigilo. 3 Kartonfolio, en normigita formato (83x187 mm), traborita por meĥanografia uzado; en ĝi informoj estas registritaj sub formo de diverslokitaj truoj kaj ĝi estas la pritraktata materialo de la elektraj aŭ elektronikaj komputeroj. 4 Kartonfolieto, sur kiu estas presita aŭ skribita tabelo de manĝaĵoj disponeblaj ĉe restoracio, kun la prezoj apude. 5 Maldika kartonfolieto, rektangule tranĉita, prezentanta sur unu flanko kolorajn emblemojn, uzata por ludi diversajn ludojn. 6 = mapo.

kartoĉo. 1 Cilindra ujeto, el kartono aŭ metalo, entenanta pulvoŝargon kaj plumberojn, uzata por ĉaspafiloj. 2 Kunmetaĵo de kuglingo kaj de kuglo, uzata por pistoloj, revolveroj, karabenoj kaj militpafiloj. 3 Cilindra volvaĵo el filmo kovrita de nigra papero, per kiu oni ŝargas aparaton eĉ en plena lumo. 4 Cilindra ujeto, entenanta produktaĵojn kaj enmetota en la koncernan aparaton.

kaskedo. Ĉapo kun viziero, portata aŭ de uniformuloj, aŭ de civiluloj.

kasko. 1 Metala aŭ fortikleda kapŝirmilo por soldatoj, fajrestingistoj, ministoj ktp. 2 Malpeza kapvesto el korko aŭ similaĵoj, uzata en varmaj landoj kontraŭ la suno. 3 Parto de diversaj aparatoj, destinita sidi sur eis kapo.

kastelo. 1 Fortikigita loĝloko, defendita per fosaĵo, remparoj kaj turoj. 2 Luksa grandsinjora domego en la kamparo. 3 Ferdeko troviĝanta super la supra ferdeko kaj kovranta nur parton el ĝi.

kato. Mamulo el la subordo de rabobestoj, grupo feliso, tenata kiel muskaptanta dombesto (Felis ocreata).
katido. Juna kato.

katedralo. Episkopa preĝejo en diocezo aŭ eparkio.

kaviaro. Frandaĵo, farita el salita frajo de strugo, aŭ de similaj fiŝoj.

kekso. Malmola kuketo, ordinare konsumata kun teo.

kesto. Ujo, ordinare ligna, en formo de orta paralelepipedo.

kisi (tr). 1 Tuŝi per la lipoj, por esprimi respektan amon aŭ admiron. 2 Kontakti per la erotogena buŝmukozo, por atingi seksan plezuron. 3 (figurasence) Milde, delikate tuŝeti.

klavo. 1 Plateto , horizontale tenata per risorto, kiun oni premas, por funkciigi muzikan instrumenton. 2 Tabuleto aŭ butono, analoge uzata, por fiksiigi aparaton.
klavaro. La vico de la klavoj de aparato aŭ instrumento.

klozeto. Necesejo, ordinare kun pelvo kaj akvoŝpruco.

kobro = najo. Venena serpento el suda Azio, sur kies plilarĝigebla nuka regiono troviĝas desegnaĵo en formo de okulvitroj (Naja tripudians).

koiti (ntr). Fari koiton.
koito. Sekskuniĝo, dum kiu viro elfluigas sian spermon sen konsidero (!?) pri reprodukto (vidu ankaŭ kopulacio).

kokcinelo. Grupo de duonglobformaj insektoj el ordo de koleopteroj, ofte kun certa nombro da rondaj makuloj sur la elitroj, k manĝanta precipe afidedojn k koĉojn (Coccinella); popolnomoj: Di-besteto, Maria-skarabo.

koko. 1 Korta birdo, kies masklo distingiĝas per pli alta ruĝa kresto sur la kapo, akraj ergotoj kaj sonora bleko, kaj kies ino metas manĝeblajn ovojn (Gallus gallus). 2 Komunlingva nomo de aliaj similaj birdoj: hinda koko (= meleagro). 3 (komunlingve) Virkoko. kokido. Juna, ne matura virkoko aŭ kokino.

kokoso. Frukto de kokosujo.
kokosujo. Grupo (Cocos L. el palmacoj) de arboj, el kiuj la ĉefa specio (Cocos nucifera L.) estas arbo kun ses m longaj folioj kaj kun multe distranĉiĝanta infloresko, supre havanta plurajn miloj da masklaj floroj, malsupre kelkdekoj da femalaj, el kiuj parto fariĝas drupoj 1 kg pezaj, enhavantaj grandan nukson, kiu estas multe utiligata kiel nutraĵo kaj por produkti oleon, kaj kies interna kavo enhavas dolĉan sukon.

kolbaso. 1 Manĝaĵo konsistanta el viando, plej ofte porka, muelita, spicita, kaj enŝovita en pretigitajn maldikajn intestojn de porko, poste dividitajn en mallongajn cilindrojn per ligtordo. 2 Tola cilindro plena de pulvo, per kiu oni ekbruligas eksplodfornon.

kolombo. Grupo de birdoj konebla per poŝo en la gorĝo, kiu servas al ĝi por moligi la manĝaĵon, kaj el kiu ĝi eligas fromaĝosimilan grajnokaĉon, per kiu ĝi nutras la idojn.

kolono. 1 Vertikala cilindro, ordinare pli mallarĝa supre, el ligno, ŝtono, fero ktp, uzata kiel subtenilo aŭ kiel ornamo de konstruaĵoj. 2 Momumento, konsistanta el izolita kolono.

kombi (tr). 1 Purigi kaj ordigi la harojn per tiucela ilo. 2 Pretigi por ŝpinado, per tiucela maŝino, tekseblajn materialojn.
kombilo. 1 Ilo el korno, celuloido, plasto, metalo kaj ceteraj, kun longaj maldikaj dentoj, por malkonfuzi, purigi, ordigi la harojn. 2 Analoga ilo, kiun uzas la virinoj, por fiksi aŭ ornami sian hararon. 3 Metala ilo kun longaj akraj dentoj, uzata por pretigi la lanon, kanabon kaj similajn.

kondomo. Kaŭĉuka protektilo de la peniso, uzata por preventi infektiĝon de la viro (laŭ PIV; laŭ mi – ankaŭ de la virino!) aŭ gravediĝon de la virino.

konko. 1 Kalka tegajo de la moluskoj. 2 Objekto iel similforma. 3 Organo similforma. 4 Granda konko, uzata de Tritonoj kiel trumpeto.

konuso. 1 Solido, limita de konusa surfaco kaj ebeno paralela al direktanto de la konuso-surfaco. (klarigi vorton, du foje uzante ĝin mem en la klarigo – tio estas jam tro!) 2 Objekto havanta proksimuman formon de konuso, tio estas: cirklan bazon kaj pintan finiĝon. 3 =strobilo. La karakteriza infloresko kaj fruktaro ĉe la pliparto (?!) de la pingloarboj; ĝi konsistas el ligneca akso, sur kiu sidas, plej ofte ŝraŭbe aranĝite, multaj skvamformaj, ligneciĝantaj folioj, sur kies interna surfaco formiĝas du (malofte pluraj) ovuloj, respektive grajnoj.

kopulacio. 1 Seksa kuniĝo de masklo kun ino, per kio ebliĝas la reproduktado de la specio. 2 Proceso, per kiu vira (spermatozoo) kaj ina (ovolo) seksĉeloj kunfandiĝas interne de la generaj organoj kaj unuigas siajn nukleojn. 3 Kuniĝo de seksaj elementoj, ĉu de maskla kaj femala ĉeloj (fekundiĝo), ĉu de du morfologie samspecaj aŭ preskaŭ samspecaj ĉeloj.

koralo. Kalka, pli-malpli arboforma skeleto de diversaj kolonioj de kniduloj, ordinare fiksita al submaraj rokoj, el kiu oni faras ornamaĵojn.

korbo. Portebla ujo el kunplektitaj salikvergetoj, bastorubandoj, pajlaj aŭ junkaj trunketoj, metalfadenoj kaj similaj, por enteni diversajn objektojn.

korko. 1 Spongeca kaj malpeza ŝelo de iu mediteranea kverko (korkokverko, Quercus suber L.), industrie uzata por diversaj uzoj. 2 Ŝtopilo el tiu materialo, por ŝtopi botelojn kaj similajn.
korktirilo. Ilo por eltiri korkon el botelo.

korvo. 1 Grupo de pli-malpli nigraj birdoj, el la ordo de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas la specioj frugilego, korako, korniko, monedo kaj aliaj (Corvus). 2 La plej granda specio de tiu genro; = korako (Corvus corax).

kosmonaŭto = astronaŭto. Pasaĝero de kosmopo aŭ de sputniko.

krabo. Komuna nomo por ĉiuj el la dekpiedaj krustuloj kun tre malgranda abdomena kaŝita sub la cetera korpo; kelkaj specioj estas manĝeblaj (Brachyura).

kranio. 1 la skeleto de la kapo ĉe vertebruloj, entenanta kaj ŝirmanta la cerbon, kaj plej ofte konsistanta el ostosubstanco. 2 Tiu sama parto ĉe la homo. 3 (figurasence) Kapo.

kristnasko. Festo (25. Decembro), en kiu la kristanoj celebras la naskiĝon de Jesuo.
kristnaska arbo = kristarbo. Pingloarbo, uzata por kristnaska festo.

krokodilo. Granda kvarpieda danĝera rampulo, vivanta en grandaj riveroj de Hindujo kaj Afriko (Crocodilus).

kruĉo. Vazo por likvaĵoj, kun larĝa ventro, tenilo kaj verŝilo.

kubo. 1 Regula sesedro. 2 Malgranda objekto el eburo, ligno ktp, prezentanta tian formon, ordinare markita sur ĉiu faco per aparta signo aŭ nombro da punktetoj, kaj servanta por diversaj ludoj. 3 Malgranda peco, kun proksimume tia formo. 4 (se paroli pri nombro) Tria potenco.

kudri (tr). 1 Kunligi per fadeno aŭ io simila, kion oni trajgas tra la kunligotaĵoj per speciala pinta ilo. 2 Produkti per kudrado. 3 (absolute) Praktikadi tian produktadon.
kudromaŝino. Stebmaŝino.

kuko. Franda bakaĵo el diversaspeca pasto kun sukero.

kukurbo. 1 Grupo (Cucurbita L. el kukurbacoj) de unujaraj volvogrimpantaj herboj, kies tre variformaj, ofte grandegaj fruktoj estas uzataj nematuraj kiel legomo, en konservaĵo, aŭ maturaj por ornamaj celoj. 2 Frukto de kukurbo.

kulero. Unu el la manĝiloj, konsistanta el tenilo kaj el kava parto, ovoforma aŭ ronda, per kiu oni ĉerpas likvaĵojn aŭ duonsolidajn nutraĵojn.

kupolo. 1 Duonsfera konstruo en formo de renversita kaliko, konsistiganta la supran parton de monumento. 2 Duonsfera kirasita ŝirmejo, kiu kovras kanonojn.

kuraci (tr). Prizorgi malsanulon, por provi redoni al li bonan sanon, aŭ almenaŭ pli elporteblan staton.
kuracisto. Persono, kiu, sukcese studinte medicinon, rajtas kuracadi malsanulojn, kontraste al medicinisto (sciencisto), al fakulo (specialisto) kaj al resanigisto (ĉarlatano).

kuseno. 1 Sako el ŝtofo aŭ ledo, remburita per molaj aĵoj (plumoj, haregoj), por ke oni povu sin oportune apogi sur ĝi. 2 Ĉiu elasta bordero de la flankoj de bilarda tablo.