krokodilo                                 verda krokodilo

Saluton ĉe la Verda Krokodilo!

Ĉi tie vi ricevas plenajn informojn pri tri malgrandaj renkontiĝoj, kiuj estas organizataj de ni kaj niaj amikoj. Estas MELA por bonfrenezaj memzorgantoj, kiu okazas ĉiujare en julio – aŭgusto ĉe rivero en Slovenio kaj Ukrainio, la ludrenkontiĝo KoKoLoRES, fine de septembro en Schwerte, Germanio kaj la tradicia familia renkontiĝo BARO inter Hannover kaj Hameln.

Grandan parton de la paĝaro okupas bildvortaro, kiu donas multajn kialojn por rideti. Ĝi helpas al novuloj pli rapide lerni bazajn vortojn kaj la spertuloj povas simple distriĝi.

De ĉi tie vi povas senkoste sendi esperanto-poŝtkartojn (momente ne funkcias).

La Verda Krokodilo ofertas al vi ankaŭ aliajn distraĵojn kaj amuzaĵojn.

La kolekto de ligoj enhavas multajn utilajn kaj interesajn paĝarojn kaj de Esperanto-organizoj kaj de privatuloj. Eble vi eĉ trovos viajn konatulojn inter ili…

Volonte vizitu la Verdan Krokodilon de tempo al tempo, ĝi daŭre kreskas, aldoniĝas novaj interesaĵoj. Ni volonte akceptas vian helpon kaj amikecan kritikon – ja nur tiel ni povas plibonigi la paĝaron kaj kontentigi viajn atendojn pri ĝia enhavo.

Galina kaj Andi