Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > l
 

i   j   ĵ   k   l   m  

krokodilo L

labori (ntr). 1 Uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn, por produkti a ĵojn, plenumi taskon, atingi efikon. 2 Malfacile, pene funkcii.
laborloko. Loko, ordinare eksterdome, kie laboras laboristoj.

laca. Sentanta sin malvigla kaj bezonanta ripozon pro eluzo de siaj fortoj per troa penado. 2 (figurasence) Tedita de ia okupo kaj deziranta ĝin rezigni aŭ ĉesigi.

lacerto. Relative malgranda rampulo el la ordo de skvamuloj, kun mallarĝa kolo, kvar bone evaluintaj kruroj kaj longa maldika vosto (Lacerta).

lafo. Fandita varmega materio, kiu elfluas el vulkanoj kaj solidiĝas, malvarmiĝante.

lago. Vasta etendaĵo da akvo, ĉiuflanke limigita de tero.

lampo. 1 Vazo kun meĉo trempiĝanta en bruligebla likvaĵo, uzata por limigi. 2 Vitra ujo, entenanta lumfonton (kandelon, gasbekon, inkandeskan filamenton aŭ gason kaj simile). 3 (analoge) Ujo, entenanta alkoholon aŭ benzinon, kaj uzata por varmigi ion.

lanterno. 1 Speco de skatolo, kun unu aŭ pluraj travideblaj flankoj, en kiun oni metas kandelon aŭ alian lumilon, por ĝin ŝirmi de vento. 2 Konstruaĵo supre de kupolo aŭ de domego, kun aĵuraj aŭ vitrogarnitaj flankoj, por enlasi lumon. 3 La supra ĉambro de lumturo, entenanta la lumigilon kaj reflektorojn.

lavi (tr). 1 Purigi per akvo aŭ alia likvaĵo. 2 Formeti per fluaĵo la neutiligeblaĵojn el erzo, brulmaterialo ktp. 3 (f) Purigi.
lavmaŝino. Metala kuvo, en kiu meĥanismo zorgas pri la lavado kaj sekigado, aŭ per premo aŭ per centrifugado, de tolaĵoj.

legomo. Ĉiu manĝebla ĝardena herbo (escepte de sukaj fruktoj kaj de spicaj herboj), ekz. brasiko, karoto, terpomo, pizo, laktuko.

leono. Granda afrika mamulo el la subordo de rabobestoj, specio de la grupo feliso, kies virbesto portas densan kolhararon (Felis leo).

leopardo. Specio de mamuloj el la subordo de rabobestoj, grupo feliso, vivanta en Afriko kaj Azio, flava kun nigraj makuloj aŭ ringoj; = pantero (Felis pardus).

leporo. Grupo de mamuloj el la ordo de ronĝuloj, kun longaj oreloj kaj longaj postaj kruroj, pro kio ĝi povas rapide saltkuri; kuŝas en tersurfaca kavo; la nordlanda leporo (L. timidus) estas blanka vintre (Lepus).

lerta. 1 Kapabla facile kaj laŭcele fari ion pro la rapideco kaj fleksebleco de siaj movoj. 2 Kapabla facile kaj laŭcele plenumi ion pro la rapideco kaj trovemeco de siaj pensoj. 3 Farita laŭ lerta maniero.

libelo. Insekto el la ordo de arĥipteroj, tre granda, kun longa, maldika abdomeno, ofte metalkolora, kun kvar longaj, travideblaj flugiloj riĉaj je vejnoj; tre lerta fluganto.

libro. 1 (ĉe la antikvuloj) Kopio de verko sur folioj el ŝelo, papiruso, ledo ktp, unuflanke skribitaj kaj kungluitaj en unu strion volvatan ĉirkaŭ ligna cilindro. 2 Kungluita aŭ kunkudrita foliaro el papero aŭ alia materialo, kun presita aŭ fotoreproduktita teksto. 3 Proza aŭ poezia verko, kiu presite plenigas tian foliaron. 4 Ĉiu el la grandaj dividoj de verko. 5 Samforma kolekto da diplomatiajn dokumentojn, disponigitaj de registaro al la parlamento. 6 Samforma kolekto da blankaj folioj, destinitaj por surskribado. 7 Listo, kun religia signifo. 8 (f) Ĉio, el kio oni povas ellerni.

lilio. 1 Grupo (Lilium L. el liliacoj) de altaj bulboherboj, ordinare kun lancet- aŭ linioformaj folioj, kun trinombraj, brilkoloraj floroj havantaj ses longajn, okulfrapajn stamenojn; multaj specioj ĝardene kulturataj. 2 Iu el pluraj plantospecoj, floroj aŭ bulboj, kiuj estas parencaj aŭ pli-malpli similaj al lilio.

limono. Frukto de limonujo.
limonujo. La kulturata vario de citronujo (Citrus medica, var. limonium Risso, sin. C. Limonia Osbeck).

linko. Grupo de mamuloj el la subordo de rabobestoj, fam de felisedoj, konebla per la hartufoj ĉe la orelpintoj (Lynx).

lipo. 1 Ĉiu el la du moveblaj karnorandoj de la buŝaperturo, kiu kovras la dentojn. 2 Tiu parto de la vizaĝo, rigardata kiel organo de karesado. 3 Tiu sama parto, rigardata kiel organo de sinnutrado. 4 Tiu sama parto, rigardata kiel organo de parolo. 5 La supra aŭ la suba malsuprenkliniĝanta parto de gamopetala koloro, precipe ĉe la labiacoj kaj skrofulariacoj.

litero. 1 Ĉ el la signoj de alfabeto, uzata en skribado aŭ presado, por prezenti la sonojn de lingvo. 2 (figurasence) Formulado per skribitaj vortoj.

lokusto. Saltanta insekto el la ordo de ortopteroj, kun longaj antenoj, muzikanta per kunfrotado de la elitroj (Locusta).

lokomotivo. Tirmaŝino, movata de vaporo, de dizelmotoro aŭ de elektro, servanta por la translokado de vagonoj sur fervojoj.

ludi (ntr). 1 Vigle, libere, kaprice, sencele sin movi tien kaj reen en vivoĝojo. 2 (ntr) Sin amuzi, plejofte kun aliaj en komuna agado laŭ pli-malpli sifinitaj reguloj. 3 (tr) Partoopreni en hazarda aŭ sporta konkurado, laŭ difinita regularo, laŭ kiu unuj perdas kaj alia(j) gajnas, ofte por mono. 4 (tr) Uzi muzikilon, por distro aŭ profesie. 5 (tr) Aŭdigi muzikaĵon per uzo de muzikilo. 6 (tr) Prezenti sur la scenejo, por distri la aliajn. 7 (ntr) (se paroli pri parto de meĥanismo) Facile moviĝi en difinita spaco.
ludkarto. sporto, ludoj = karto.
ludkubo. sporto, ludoj = kubo 2.

lumo. 1 Fasko da radioj, kiuj, perceptate de la okuloj, faras la objektojn videblaj. 2 Tia lumo, kolorigata per intermetitaj diafanaĵoj aŭ alia procedo. 3 Natura fonto de tia lumo. 4 Arta objekto, el kiu eliĝas tia lumo. 5 (figurasence) Eco, kiu ebligas ekkoni, rimarki, juĝi aferon; elmontriteco, publikeco. 6 (figurasence) Maniero, kiel objekto estas rigardata. 7 (figurasence plurale) Natura aŭ akirita spiritkapablo kompreni la aferojn. 8 La hebrea, resp. kristana kredo. 9 Hela parto de pentraĵo, per kiu la pentristo imitis la efektojn de la lumo.
lumsignaloj. La trikoloraj signaloj de semaforo.
lumturo. 1 Turo kun lumaparatoj ĵetanta malproksimen lumajn radiojn, por montri la vojon al ŝipoj, aviadiloj kaj ceteraj. 2 (figurasence) Gvidanto, gvidilo.

luno. 1 Planedo, kiu estas satelito de la tero kaj rondiras ĉirkaŭ ĝi. 2 Nomo donita al la satelitoj de aliaj planedoj ol la tero.

lupeo. Konveksa lenso, kiu montras tre proksimajn objektojn, grandiganta ĝis ĉirkaŭ dekoble; = grandiga vitro.

lupo. Specio de rabobestoj sovaĝaj, el la grupo kaniso, similanta altkruruan hundon kun pendantaj vosto kaj kapo, kaj vivanta en arbaroj (Canis lupus).