.
krokodilo                                 verda krokodilo

Ni vespermanĝas

63-a BARO
8-a ĝis 12-a de majo 2024
(merkredo posttagmeze ĝis dimanĉo). Inkluzive la festotago Ĉieliro, ĵaŭdo, la 9-a de majo 2024.

En tre bona ejo en Hameln (bildoj+informoj) 

La fama ratkaptista  urbo Hameln  situas apud Hannover , Germanio. La ideo de la BARO estas amuziĝi dum plilongigata semajnfino sen fiksita programo. Ni senstreĉiĝas, promenante aŭ sidante ĝuas la freŝan aeron, komune kuiras, simple babilante ĝuas la etoson, ludas kaj faras ion aliajn agrablaĵojn. La ĉefa domo Dum la tago ni ekzemple ludas badmintonon kaj la Indiaka-ludon (DE)  sur la herbejo, vespere kartludojn , tabulludojn , sagetludon, divenludojn ktp. Se vi volas ludi tablotenison, prefere kunportu batilojn kaj pilkojn. Nia ejo situas sur monto ĉe la rando de Hameln kiu nomiĝas Klüt (258m super marnivelo) (DE) , tuj apude estas grimpejo kaj en piedira distanco la rigardturo Klütturm kaj naĝejo.
Retpaĝo kun naŭ bildoj (ne de ni) de la ejo .

Ni volonte helpas vin praktiki la lingvon kaj respondos lingvajn demandojn. Por tio necesas ke vi (!) kaptas homojn por ke ili helpu vin. Se estas dezirantoj, laŭ interkonsento ankaŭ lingvokurso eblas – nur ne supozu ke kurso aperas sur iu programtabulo, ĉar ni ne havas fiksitan programon.

La renkontiĝo taŭgas por ĉiuj, sed precipe por:

  • junuloj (oni povas ludi, kanti, diboĉi dum la tuta nokto sen ĝeni iun)
  • familioj kun infanoj, ĉar la dormĉambroj kaj aliaj ĉambroj estas disaj
  • paroj, kie unu partnero ne parolas Esperanton – tiu spertos Esperantujon kaj laŭ deziro ni okazigos kurson
  • eksterlandanoj. Preskaŭ ĉiuj plenkreskuloj tre flue parolas Esperanton, vi facile malkrokodiligas ilin.
  • „falsaj“ eksterlandanoj, do negermanoj, kiuj jam delonge vivas en Germanio kaj povas aligatori. Se tute ne venas „veraj“ eksterlandanoj ni ofte krokodilas, alikaze preskaŭ nur kun la neesperantaj partneroj.
  • mojosaj homoj de ajna aĝo, kiuj sentas sin junaj, volas babili, estas ludemaj ktp.
  • homoj kiuj ne volas fiksitan programon. Ni ankaŭ ne havas „gravajn anoncojn“ :-) .
Ni ludas Funkenschlag (2015)

Dum la pasintaj jaroj „hazarde“ pli kaj pli da familioj kun junaj infanoj venas al la BARO. La loko tre taŭgas por tio. Sed ankaŭ el la aliaj kategorioj venas partoprenantoj, la infanoj de la malnova tempo estas nun adoleskuloj :-) .

Ni unufoje tage kuiras komunan vegetaran vespermanĝon, ofte ankaŭ nevegetaran aldonon. De mateno ĝis tagmezo konstante iuj matenmanĝas kaj ĉiam ajn ni laŭ spontana malsato revarmigas la abundajn restaĵojn de la pasinta vespermanĝo.

La BARO funkcias tiel: vi ne venas kaj lasas vin servi, sed ĉiu transprenas taskon kiel ekz. helpi en la kuirejo, ordigi, purigi ktp. Tial la kotizo povas resti pagebla kaj ni organizantoj devas nek tro multe organizi nek laboregi. Dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj memstare helpas kaj tiamaniere tre bone zorgas pri la etoso de la renkontiĝo.

Je dimanĉo tagmeze, post la BARO, eblas viziti spektaklon en la urbocentro pri la fama fabelo de la ratkaptisto  (germanlingve). Tre interesa, precipe por infanoj. Ĝi komenciĝas je la 12:00-a horo, daŭras 30 minutojn kaj estas senkosta.

Galina kun fotilo

Kotizo por plenkreskuloj kaj infanoj: po 19 € por nokto. Beboj kaj dumtagaj vizitantoj laŭ interkonsento. La kotizo inkluzivas komunajn manĝojn, teon, kafon kaj dormlokon en lito. Kutimajn trinkaĵojn (suko, akvo kun gaso, biero) ni komune aĉetas, malmultekoste vendas kaj finkalkulas ilin laŭ strekolisto.
Antaŭpagi ne necesas, nur aliĝi (kaj, se vi ne povas veni, malaliĝi).
Post via aliĝo mi retpoŝte sendos konfirmilon kun kontonumero (por kontroli: DE15 .... 4539 00) por ke vi ne devu konporti tiom da kontanta mono.
Sekigtukojn necesas kunporti. Litokovriloj kaj kusenoj estas surloke.
Kunportu viajn proprajn litotolaĵojn aŭ antaŭmendu kaj krompagu surloke 5 € por lui ilin. Propran dormsakon vi rajtas uzi, sed nur kun (kunportenda) litotuko sube. Aliĝu por esti certa ke vi havos liton. Prefere retpoŝte, sed ankaŭ telefone eblas. Feliĉe ni havas aron da regulaj partoprenantoj, kiuj promesas reveni la venontan fojon.
Planita alventempo la unuan tagon „ekde la 15-a horo“, se neatendite alia grupo estos tuj antaŭ ni, ekde la 18-a horo.

Geografiaj koordinatoj por via navigilo (GPS): +52.097, +9.31212 aŭ 52.097°N 9.31212°E Google mapoj .

Vojoj al la BARO per aŭto de la stacidomo al la ejo . La vojo – laŭ la suda flanko de la monto – estas iom pli longa, sed pli larĝa kaj ne tiom difektita.

Vojo al la BARO (se vi venas per trajno): Veturu al Hameln. De la stacidomo vi povas promeni dum proksimume unu horo al la ejo laŭ jenaj vojoj . Dum la dua duono la promenado estas sufiĉe supren! Se vi altelefonas, ni p(r)ovas preni vin per aŭto. Se bezonata, altelefonu taksicentralon: 05151 7477 aŭ, prefere unu horon antaŭe, ne-taksian aŭtoservon: 05151 12200. Taksio kostas proksimume 19 €.

Adreso de la ejo: Jugendgästehaus Finkenborn , Am Finkenborn, 31787 Hameln, Germanio Telefonnumero de la ejo, nur dum la BARO: +49-(0)5151-61220
Prefere altelefonu ĝin, ĉar en la BARO-ejo poŝtelefonaj retoj apenaŭ funkcias.

Telekom D1 funkcietas, la aliaj malpli bone, pli-malpli nur ekstere.

Kontaktadreso de la organizanto: Andi Münchow, Oberstraße 15, 30167 Hannover, Germanio
Retpoŝto: andim@gmx.li.
Antaŭ la BARO, eble ankaŭ dum la BARO. Se ne funkcias, uzu la telefonnumeron de la ejo, tuj supre.
+49-(0)511-7000011 fiksreta numero de Andi, plugvidata al poŝtelefono, ekde tagmeze.
+49-(0)1577-4273240 poŝtelefono de Andi, ekde tagmeze, reto: Aldi O2.

Bonvenon!


Sentu vin kunorganizantoj: Ĉiuj kiuj diligente kuiras, ŝoforas, aĉetas, purigas, kunportas ktp.
Dankon al ĉiuj!
Andi (organizanto precipe pri kunordigado, kontrakto kun la ejo, kotizoj kaj la retpaĝo)










Por via longtempa planado:

64-a BARO 2025:
28-a de majo ĝis 1-a de junio 2025 (merkredo posttagmeze ĝis dimanĉo posttagmeze).
Ĝi inkluzivos la festotagon Ĉieliro, kiu estos ĵaŭdo, la 29-a de majo 2025.
Ni jam subskribis kontrakton pri la domo en Hameln.

65-a BARO 2026:
Planita 13-a ĝis 17-a de majo 2026 (merkredo posttagmeze ĝis dimanĉo posttagmeze).
Ĝi inkluzivos la festotagon Ĉieliro, kiu estos ĵaŭdo, la 14-a de majo 2026.
Ni jam rezervis la domon en Hameln.

66-a BARO 2027:
Planita 5-a ĝis 9-a de majo 2027 (merkredo posttagmeze ĝis dimanĉo posttagmeze).
Ĝi inkluzivos la festotagon Ĉieliro, kiu estos ĵaŭdo, la 6-a de majo 2027.
Ni jam rezervis la domon en Hameln.

67-a BARO 2028:
Planita 24-a ĝis 28-a de majo 2028 (merkredo posttagmeze ĝis dimanĉo posttagmeze).
Ĝi inkluzivos la festotagon Ĉieliro, kiu estos ĵaŭdo, la 25-a de majo 2028.
Ni jam rezervis la domon en Hameln.

Moviĝantaj festotagoj en Germanio  (germanlingve)

Eterna kalendaro  (germanlingve)

Lernejaj ferioj en Germanio, ofte antaŭ kaj post festotagoj  (germanlingve)

Tiu ĉi paĝo: www.krokodilo.de/baro/baro.php

Pasinta aktualigo: 6-a de januaro 2024

































.

.